1 00:00:12,920 --> 00:00:13,960 VIVIS UNU KOZJAVIN 2 00:00:15,070 --> 00:00:20,600 En unu oficejo, inter aliaj laborantoj, servis viro nomata Kozjavin. 3 00:00:26,530 --> 00:00:30,110 Ordinara homo, neniel rimarkinda ekstere. 4 00:00:43,340 --> 00:00:46,490 Unu fojon lia estro diris al li: "Kozjavin! 5 00:00:47,760 --> 00:00:53,770 Parenteze – iru, kara, tiudirekten, rigardu, ĉu estas ie Sidorov. La kasisto venis." 6 00:00:54,650 --> 00:00:58,640 "Jes", diris Kozjavin kaj iris ĝuste la montritan direkton. 7 00:00:58,790 --> 00:01:05,290 Kaj ĉiun renkontitan li demandis: "Ĉu vi vidis Sidorov-on? La kasisto venis." 8 00:01:09,740 --> 00:01:12,030 Ĉu vi vidis Sidorov-on? 9 00:01:20,750 --> 00:01:22,750 Ĉu vi vidis Sidorov-on? 10 00:01:24,470 --> 00:01:27,250 Ĉu vi vidis Sidorov-on? La kasisto venis. 11 00:01:48,740 --> 00:01:52,940 "Plej gravas ne perdi la direkton", ripetadis mense Kozjavin. 12 00:02:34,940 --> 00:02:37,780 Ĉu vi vidis Sidorov-on? La kasisto venis. 13 00:03:28,010 --> 00:03:31,730 Dum aliaj uzis sian konstitucian rajton por ripozo, 14 00:03:32,060 --> 00:03:35,060 Kozjavin pludaŭris porti la ofican ŝarĝon. 15 00:03:35,060 --> 00:03:38,320 Kaj li portis ĝin ĝuste laŭ la montrita direkto. 16 00:04:05,580 --> 00:04:07,650 Ĉu vi vidis Sidorov-on? 17 00:04:10,710 --> 00:04:12,740 La kasisto venis. 18 00:04:34,400 --> 00:04:40,750 Tago proksimiĝis al sia fino, kaj situo de Sidorov ankoraŭ restis nekonata. 19 00:05:11,810 --> 00:05:14,550 Ĉu vi vidis Sidorov-on? La kasisto venis. 20 00:05:40,730 --> 00:05:44,340 En aŭroro de nova tago Kozjavin moviĝis laŭ la sama kurso. 21 00:06:34,060 --> 00:06:38,010 Unu tago iris post alia, same iris Kozjavin, 22 00:06:38,190 --> 00:06:41,670 Neniom li flankiĝis de la difinita direkto. 23 00:07:43,710 --> 00:07:46,800 Ĉu vi vidis Sidorov-on? La kasisto venis. 24 00:08:20,490 --> 00:08:25,790 Tiel Kozjavin ĉirkaŭis la tutan Teron kaj neniam flankiĝis de la kurso. 25 00:08:29,900 --> 00:08:34,770 Kaj ĉar la Tero, kiel estas konate, globas, do post ioma tempo 26 00:08:37,179 --> 00:08:43,360 Kozjavin revenis en la hejman oficejon, sed, kompreneble, de alia flanko. 27 00:08:55,870 --> 00:09:00,050 Li fartas bone kaj pretas plenumi ĉian taskon. 28 00:09:03,460 --> 00:09:06,250 Jen malfeliĉo! 29 00:09:08,360 --> 00:09:09,040 FINO